Senegalo, laŭ longa formo Respubliko Senegalo, estas ŝtato en okcidenta Afriko kun limo al Atlantiko, Maŭritanio, Malio, Gvineo kaj Gvineo Bisaŭa. Gambio formas kvazaŭ-enklavon en Senegalo, penetrante pli ol 302 km enlanden. La Kaboverdaj Insuloj situas 560 km de la senegala marbordo.
La landnomo devenas de la rivero, kiu preteriras ĝin oriente kaj norde kaj kiu havas sian fonton el Fouta-Djalon en Gvineo. La klimato estas tropika kaj seka kun du sezonoj: la seka kaj la pluva sezonoj.
Senegalo sendependiĝis disde Francio la 20-an de aŭgusto 1960 kaj ampleksas 196 722 km² kun 16 209 125 enloĝantoj (2019). Ĝi membras en pluraj regi-onaj, kontinentaj, mondaj orgaizaĵoj, i.a. Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (ECOWAS), Afrika Unio (AU), Komunumo de Sahelo-Saharaj Ŝtatoj (CES), Franclingva landaro kaj Organizo de Islama Kunlaboro.