Interafrika kunlaborado
La plej granda utilo de Esperanto sendube estas, ke ĝi ebligas interagojn inter homoj de malsamaj kulturaj fonoj kaj landoj.
La AMO-seminario enkadre de la 8-a AKE sub la ĉeftemo Interafrika kunlaborado celas pliriĉigi la diskutojn pri la interagoj inter esperantistoj je pliaj dimensioj kaj aparte je tiuj de Afriko. Ĝuste ni kundividos niajn agadojn kaj ekzistantajn kunagad-eblojn unuj kun la aliaj, ekscios pri agadprojektoj de asocioj, unuopuloj kaj de kontinentaj komisionoj de UEA, sed samtempe ni ekkreos novajn agadperspektivojn kaj ankaŭ cerbumos pri procezoj per kiuj ni povos unuavice inter afrikanoj kunlabori pli efike. La ideo estas, ke ĉe la fino ni povu surbaze de niaj prioritatoj kaj kreokapabloj forĝi konkretajn iniciatojn, kiujn ni povos metode kaj kunlabore inter ni plenumi, cele al prospera enkontinenta movado.
Mallonge, dum la tuta AMO-periodo en Senegalo ni per prelegoj, diskutrondoj, trejnadoj, kaj aliaj aktivaĵoj esploros la seminarian ĉeftemon.