Programo

Solena malfermo| Prelegoj| Lingvaj kursoj| Ekzamenoj| AMO-seminario| Filmoj| Piedpromenadoj| Ludoj| Laborgrupoj| Diskutrondoj| Diskoteko| Kvizo| Akceptoj| Atelieroj| Koncertoj… kaj Ekskursoj: duontaga (DT1) per buso al Dakaro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, duontaga (DT2) per buso al la roza lago kaj tuttaga (TT ) per buso kaj ŝalupo al Goreo.

La plej kerna afero de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiel dirus M. Fettes – kvankam programo ja gravas kaj valoras en Esperanto-kongreso – estas  provizi per kadro, en kiu, kiel diris Zamenhof, homoj kunvenos kun homoj en reciprokaj amikeco kaj respekto. Homoj kun homoj, jes, temos pri senegalanoj kun konganoj, afrikanoj kun alikontinentanoj, viroj kun virinoj, terkulturistoj kun oficistoj, pliaĝuloj kun gejunuloj, muzikemuloj kun prelegemuloj, seriozuloj kun ridemuloj.