Bv. subteni!

Ni – la afrikaj aktivuloj – en Afriko povas konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon. Por tion fari, ni bezonas i.a. renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere lertiĝi pri Esperantujo. Tian eblecon multaj el ni bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj por vojaĝi ekster la kontinento.  Sekve la Afrika Komisiono decidis en la jaroj 2013-2014, post 17-jara paŭzo, restarigi la Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE) je ĉiu-trijara ritmo en malsama regiono sur la kontinento. La jaro 2022 estas la vico de Senegalo gastigi la tutafrikan renkontiĝon kun  pluraj konkretaj interkapabligaj kaj interesaj programoj. Restas nur nun solvebla parto – kolekti financajn rimedojn por pagi vojaĝkostojn de najbarlandaj aktivuloj al la 8-a AKE. Jen kial ni pete alvokas vian afablan subtenemon.

Bonvolu kontribui per mondonaco al la sukceso de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)! Viaj donacoj estos uzitaj por:

– subvencii la partoprenon al la kongreso de afrikaj gejunuloj, kiuj aktivas por Esperanto, tamen ne havas la monrimedojn, ĉeesti ĝin.

inviti kompetentulojn por instrui pri konkretaj temoj, ekzemple, redaktado de vikimedio.

subteni kapabligan agadon de Senegala Esperanto-Asocio.

La donacojn oni sendu al la konto Afriko kun mencio ’’8-a AKE’’.

Informoj pri pagmanieroj al konto Afriko de UEA troviĝas tie ĉi

Dankon informi poste pri la donacita mono al: ake-8-organizantoj@googlegroups.com

Elkoran antaŭdankon!