Bonvenon!

Al la retpaĝo de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu okazos de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 en Tieso, Senegalo.

Per tiu ĉi retpaĝo vi povas legi informojn pri la kongresa temo, ekscii pri kotizoj, rigardi fotojn, spekti filmetojn pri la kongresa lando, elŝuti dokumentojn, konatiĝi kun partoprenkondiĉoj kaj respondoj al oftaj demandoj, kaj plej grave – aliĝi al la kongreso! Ni ankaŭ invitas vin subteni finance partoprenon de junaj afrikaj geaktivuloj al la Afrika Kongreso de Esperanto, jam okazonta la 8-an fojon en la kontinento. Bonvolu aliĝi, partopreni kaj kontribui por ke ni kune realigu ĉi tiun mirindan renkontiĝon!

Se vi havas demandojn, vi jam povas skribi ilin en la ĉi-suba kampo aŭ rekte sendi al la Kongresa Organiza Komitato per ake-8-organizantoj@googlegroups.comake@esperanto-afriko.org